Joe Sacco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1960 (63-jaraĝa) en Kirkop | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Malto Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oregono - ĵurnalismo Sunset High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bildliteraturisto ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Portlando vd | ||||
Aktiva dum | 1980–2011 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Palestine ❦ Safe Area Goražde ❦ Footnotes in Gaza ❦ The Fixer: A Story from Sarajevo. ❦ Days of Destruction, Days of Revolt ❦ Paying the land vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joe SACCO (naskiĝis la 2-an de oktobro 1960 en Malto) estas verkisto de bildstrioj. Li laboras en Usono.
Post lia naskiĝo, lia familio migris al Aŭstralio, kaj poste, kiam li estis 12 jaraĝa, instaliĝis en Los Anĝeleso. Li diplomiĝis pri ĵurnalismo en la Universitato de Oregono en 1981. Li tiam interesiĝis pri bildstrio kaj sendis kelkajn paĝojn al la magazino Raw.
En How I Loved the War, li analizas proprajn sentojn de televidspektantoj fronte al la Golfa Milito. En 1992, li vizitas Palestinon kaj interesiĝas pri situacio de la rifuĝintoj. De tiu sperto li verkas serion da bildstrioj, pliposte eldonitaj sub la titolo Palestine (en 2001 ĉe Fantagraphics Books). Per tiu verko li inventis bilstrian ĵurnalismon. Kvalito de lia verko donis al li admiron kaj de la ĵurnalistoj kaj de la bildstri-ŝatantoj. Por Palestine, Joe Sacco ricevis multnombrajn premiojn, interalie la prestiĝan American Book Award en 1996.
En 1995, Joe Sacco iris en Sarajevo kaj Goražde, kadre de la milito en Bosnio. De tiu sperto en eksJugoslavio li verkis tri albumojn : Soba, The Fixer kaj Safe Area Goražde. Por tiu lasta verko, li gajnis la Eisner Award por plej bona originala grafika romano en 20001.
Verko de Joe Sacco ne havas ekvivalenton en la bilstria mondo kaj pensigas pri aventuremaj ĵurnalistojde la komenco de l'20an jarcento. Per detala desegno kaj realecaj dialogoj li ĉiam montras la homajn kaj personajn fatalaĵoj malantaŭ la grandaj eventoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search